Nov-veneciismo

Homo nur estas libera se tiu propumas la bazojn de sia propra viv-tenado, kiam tiu ne estas devigita fari omaĝon al iu ajn kaj tiu povas efektive forlasi sian reton se tiu komprenas ke ĝi jam ne kontentigas la bezonojn de sia feliĉo, feliĉo kiun nur tiu mem povas juĝi.

La alireblo al la proprieto por ĉiu kaj la ĝenerala disvolviĝo de la komerco, estas do la ekonomiaj bazoj de ĉiu ajn civitaneco kiu ne konsistas el nura reprezentado. Simpla vero kiun ni nomas nov-veneciismo.

Eltiraĵo el la montevidea deklaro kiun la indianoj publikigis en junio de la jaro 2008. mi diskonigas ĝin en mia blogo ĉar la teksto estas laŭ mi interesa kaj pensiga. Kion vi opinias?

Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Komentoj

  • Redakcio de HeKo  On Decembro 23, 2009 at 9:46 ptm

    Ni peras la opinion de Giorgio Silfer, la nuna Konsulo de la Esperanta Civito (2007-2011):

    La temaro esplorata de Manuel Ortega estas tre interesa. Certe la nov-veneciismo (ankorau diskutota leksemo) konsistigas en tio nur parton, kaj eble ne la unuavice traktindan.

    Tamen pli granda problemo ol la prioritatvica estas la komunika (ne specife de s-ro Ortega). La mikrosociologio movas siajn unuajn pashojn rilate al la virtuala mondo, kaj bedaurinde ghi jam utiligas leksikon tiel propran, ke malfacile ghi povas altiri profanojn. Shajnas kvazau legi tekston de marksisma intelektulo kiu klarigas la strukturon de la socio per tute propra (arkaike marks-engelsa) terminologio.

    Alia problemo, ne malpli granda, kiun en sia atentinda penado frontas s-ro Ortega (pli-malpli konscie), sidas en la negativa malkohereco de kelkaj esperantistoj, kiuj plej sekvas la evoluon de la aludita temaro: pretericie, personoj kiel s-roj Manuel Pancorbo kaj Pere Quintana.

    Ilia negativa malkohereco manifestighas chefe en tio: dum unuflanke ili shajnas interesighi pri la novaj formoj de transnaciaj subjektoj, ghis la modelo de “filé”, aliflanke atakante la Esperantan Civiton (cetere sen prezento de konkreta argumentado), ili kalumnias ghuste la solajn esperantistojn (la raumistojn) kiuj praktikas la esperanto-komunumon kiel “demos”.

    Se Pankorboj kaj Kvintanoj sinceras pri sia cibernetike-filozofia aliro, ili ne povas kalumniadi la unusolan skolon kiu vidas (kaj kreas) “demos” en la esperanto-mondo.

    Se Pankorboj kaj Kvintanoj sinceras pri sia cibernetike-filozofia aliro, kial ili mokas en la Esperanta Civito pri la vorto Konsulo (devena el la indighena esperanto-kulturo), kiam aliloke (en aliaj virtualaj lokoj) ili akceptas multe pli bizarajn esprimojn, ekzemple Dogo?

    Se Pankorboj kaj Kvintanoj havas sciencan sintenon, kial ili nur regurdas alies stereotipojn kaj antaujughojn, anstatau persone esplori la faktojn, kiel sagace kaj honeste faras s-ro Ortega?

Komenti