Multaj esperantistoj en risko de esti spionitaj

Lastajn jarojn la centralizitaj servoj kiel Ipernity kaj Facebook, la misnomitaj sociaj retoj, multe populariĝis inter la esperantoparolantoj, hodiaŭ mi legis en esperantlingva blogo pri la potenco de facebook por retigi kaj ligi homojn, sed kio plej interesis min estas la konstato de tiu blogisto pri kiel danĝera povas esti facebook por la komuna kaj individua libereco.

Tiu konstato tuj venigis al mia kapo kion antaŭ kelkaj tagoj skribis david de ugarte en sia blogo pri facebook kaj la falsaj amikoj: jen traduko:

“Ĉu vi kredas ke la tuta mondo estas via amiko?” demandas kontraŭfacebooka afiŝo de la israela armeo kiu instigas ne faciligi laboron de la inteligenteco de Hamaso. La novaj uznormoj de la vizaĝlibroj estis publikigitaj post fama informofuĝo. Kiel ajn eĉ inter oficiroj de la inteligenteco plu okazis tralikiĝoj. La israelaj defendofortoj ŝajne decidis ekuzi programarojn de spurado de profiloj kiel Social Sentry, programo rekomendata al malsamaj entreprenoj revuoj kaj bultenoj de inteligenteco por “monitorigi la uzon kiun la dungitoj faras de tiuj ĉi iloj (facebook, twitter) eĉ ekster la labortempo”. Finfine la plej malbona el la falsaj amikoj estas facebook mem.

mi vere miras kiel multe popularaj estas la centralizitaj servoj inter esperantistoj kiuj jam spertis la subitan malaperon de ĝangalo. En la kazo de ĝangalo ni perdis niajn blogojn kaj fotojn sed en Facebook kaj Ipertity kio estas en risko estas nia libereco kaj nia privateco ĉar la misnomitaj sociaj retoj estas bonegaj iloj de socia kontrolo.

Advertisements
Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Komentoj

  • Keith  On Aprilo 15, 2010 at 3:48 atm

    Oni povas afiŝi en Esperanto kaj malmultaj el dungintoj povos kompreni oniajn skribaĵojn :).

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: