Utiligado super varbado.

La 15-an de decembo mi publikigis mian decidon peti la esperantan civitanecon antaŭ la Esperanta Civito tra la Esperanta Amikaro(Establo aliĝinta al la pakto por la Esperanta Civito), tiam la Esperanta Amikaro devis sendi leteron al la Esperanta Civito por efektivi mian peton sed ŝajne pro diversaj kialoj tiu letersendo ne okazis, kaj hodiaŭ 16-a de januaro mi publikigas mian decidon nuligi mian civitaniĝopeton. jen mi publikigas la leterojn kiujn mi sendis la 15-an kaj hodiaŭ al la Esperanta Amikaro.

Saluton Responsuloj de la Esperanta Amikaro,

Antaŭ ĉio akceptu miajn gratulojn pro viaj laboroj favore al la divastigo de la lingvo Esperanto.

Leginte viajn celojn mi estas plene konvinkita pri la taŭgeco de la Esperanta Amikaro kaj konsekvence mi volas aliĝi al la Esperanta Amikaro.

Mi estas 25-jaraĝa junulo nun loĝanta en Venezuelo, mi eklernis Esperanton en septembro de la jaro 2003 kaj post 6 monatoj jam mi partoprenis en kelkaj renkontiĝoj en kelkaj eŭropaj urboj(lisbono kaj Bilbao) en kiuj mi ĝuis miajn unuajn kontaktojn kun ekterlandanoj dank’ al Esperanto, tiuj renkontiĝoj helpis min plibonigi mian esperanton kaj konscii pri ĝia utilo.

De mia eklerno jam pasis 6 jaroj en kiuj mi ĝuadis la lingvon kaj en kiuj mi eksentis apartenon al komunumo tutmonda kiu kundividas esperanton, tial mi nun volas peti per vi(Esperanta Amikaro) la esperantan civitanecon antaŭ la Esperanta civito. Tiucele sube mi sciigos al vi miajn personajn datenojn cele al mia enregistrado kiel Esperanta Civitano.

Amike,
Manuel Ortega.

Saluton Johano,

Mi volas demandi vin ĉu vi jam sendis la leteron al la Esperanta Civito, ĉar mi volas nuligi mian peton, mi lastatempe detale esploris la aferon kaj decidis nuligi mian peton, sekve mi petas vin efektivigi mian decidon.

mi daŭre sekvos la evoluon de la Esperanta Civito, kies kiuo forte tuŝis min sed ĝiaj strukturoj tiom similaj al tiuj de ŝtatoj/nacioj igis min nuligi mian civitaniĝopeton.

mi dankas vin pro viaj elpaŝoj.

Amike,
Manuel Ortega.

En la dua letero legeblas kio proksimigis min al la Esperanta Civito: Utiligado super varbado, kaj ankaŭ legeblas kio igis min nuligi mian civitaniĝopeton.

Advertisements
Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Komentoj

  • Redakcio de HeKo  On Januaro 17, 2010 at 11:02 ptm

    Ni peras mesaghon de la matrikulisto:

    La Civitana Registro neniam ricevis la petskribon de s-ro Manuel Ortega por la esperanta civitaneco, chu tra Esperanta Amikaro chu tra alia establo.

    Principe, la Registro ne informas pri la civitanaro. Se la koncernato deziras diskonigi tion, nur la koncernato rajtas fari.

    Spegule al tiu sinteno de diskreteco, estus oportune ne anonci la baldauan civitanighon, antau ol la proceduro estas finita: ekzemple, en la kazo de s-ro Ortega, simple povis okazi ke “Esperanta Amikaro” ne akceptis lin kiel sian membron, kaj konsekvence ne povis peri lian petskribon.

    Kutime, la plej simpla maniero por peti la esperantan civitanecon estas aboni gazeton kies redakcio alighis al la Pakto, kaj kontakti la redakcion por la petskribo. Interalie, en la kazo de “Literatura Foiro” kaj de “Heroldo de Esperanto”, jam la petskribo rajtigas je rabatita tarifo.

  • maoc84  On Januaro 18, 2010 at 10:57 atm

    dankon pro viaj informoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: