La flago de Esperanto en Google kaj punkto.

Ĉi matene kiel ĉiam mi alvenis al mia laborejo pli-malpli je la 6 kaj duono kaj kiel kutime mi kontrolis mian laboran retpoŝton post kio mi ankaŭ kiel kutime vizitis kaj eventeon.net kaj liberafolio.org kaj esperantio.net kaj klaku.net, mi kredas ke mi faras kiel multaj aliaj esperantistoj je uzo de interreto.

Mi rakontas ĉi tion al vi ĉar ĉi-matene en Libera Folio kaj en HeKo aperis informo pri la aldono de la Esperanta Flago en Google kadre de la jubilea datreveno de Lazaro Ludoviko Zamenhof, tiu okazaĵo decidigis min esprimi plublike mian vidpunkton rilate la hodiaŭan okazaĵon kaj la Esperantan Civiton.

Mi de pluraj jaroj interesiĝas pri la Esperanta Civito ĉar sincere mi sentas apartenon al tiu lingva grupo pri kiu la Esperanta Civito parolas, sed dum pluraj jaroj mi hezitis peti la civitanecon pro la multaj kritikoj kiuj legeglas en la interreto. spite tion mi hieraŭ decidis peti la civitanecon tra Establo aliĝinta al la Pakto.

Kial mi petis la civitanecon?

Unue pro kion mi jam diris, mi sentas min apartenanta al lingva grupo.

Due ĉar mi kedras ke multaj el la kritikoj al la Esperanta Civito fontas el personaj disputoj kaj kvereloj pri kiuj mi ne interesiĝas

Trie ĉar mi kredas ke la celoj de la Esperanta Civito estas tute apogindaj, legu  Art. 2 – Celaro de la Civito – Konstitucio de la Esperanta Civito.

Ĉu mi kredas ke la Esperanta Civito estas perfekta?

Tute ne, tial mi petis la esperantan civitanecon por demokrate kontribui al ŝanĝoj kiujn mi kredas bonaj.

Kiel mi kontribuos?

Proponante novan pensfluon ene de la Esperanta Civito, Pensfluo kiu pli atentas pri ni kaj pri niaj laboroj ol pri tio kion UEA faras, Pensfluo kunlaborema..kompreneble cxiam surbaze de komuna respekto.

revenante al la okazaĵo pri kiu mi parolis komence de tiu ĉi enskribo mi volas diri ke mi kredas ke kiel mi multaj el vi sentis kontenton kaj feliĉon en viaj koroj leginte la novaĵon pri google kaj pri la Esperanta Flago..ja tio estis komuna inter ni..do tial mi sincere pensas ke ni estas pli ol nuraj sekvantoj de gramatikaj reguloj, kompreneble tio estas ĉiu libera decido.

Kion mi kredas dirinda pri la okazaĵo krade de tiu pensfluo pri kiu mi parolis al vi?

La flago de Esperanto en Google kaj punko, mi sincere ne kredas ke la plej interesa fakto estis la elekto de la flago, Google subtenas raŭmistojn? tute malvera..Google uzis la plej ofte uzatan flagon, La Esperanta Civito adoptis ĝin en ties konstitucio, bona elekto laŭ mi. Paroli pri kion opinias aliaj pri la flago..kiucele? plibone ni daŭrigu nian festadon kadre de la jubilea datreveno de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Sincere kaj Respekteme,

Manuel Ortega.

Advertisements
Post a comment or leave a trackback: Trackback URL.

Komentoj

  • Redakcio de HeKo  On Decembro 15, 2009 at 11:09 ptm

    Kara civitano,
    Dankon pro via atento al nia HeKomuniko.
    Ni esperas ke, kiam vi estos ricevinta vian CEN-kodon, vi kontribuos al la enhavo de nia retagentejo.
    Bondezire!

    • maoc84  On Decembro 16, 2009 at 5:44 ptm

      Dankon pro via invito. mi esperas ofendi neniun plusendante tiun inviton al ĉiuj esperantianoj(Esperantaj Civitanoj), al membroj de la malsamaj grupoj(la verda, la ruĝa, la blanka, la blua…), Kuncivitanoj aŭdigu vian voĉon. Kion vi opinias?

      La strukturoj de la Esperanta Civito ja antaŭvidas malsamajn opiniojn ene de nia komunumo. Ni estu pliaktivaj plimalfermaj. kompreneble ni respektu unu la alian..

      Amike, Manuel

  • Dirk Bindmann  On Decembro 16, 2009 at 2:42 ptm

    Almenaŭ io nova pri la Esperanto-Google-Doodle. Mi ne sciis, ke la Esperanto-flago fariĝis la flago de raŭmistoj.

  • iu esperantisto  On Decembro 16, 2009 at 3:02 ptm

    Kara amiko permesu min restu sennoma! Bedaŭrinde la E-civito uzurpas ĉion pri Esperanto. La flago estis jam uzata de esperantistoj longtempe antaŭ adaptiĝo de ĝi per la E-civito.

    Ĉu vi estas rigardinta retpaĝaron de la e-civita retejo? Ĉu vi scias, ke tie nur estas laŭdo de Silfer kaj gloro de la civito? Ĉu vi ne vidis, ke tie troviĝas naniu eĉ malgrandega malkonsento, plendo aŭ kritiko pri la civito kaj opinioj de s-ro Silfer? Ĉu vi ne demandis sin, ke kiel eblas tiu grado da kohereco, se civito estas kunagado de liberaj homoj? Tiu grando da kohereco nur povas okazi en diktaturoj aŭ religiaj kultoj. Kiel eblas, ke en tiu organizaĵo okazas nenio iomete riproĉinda aŭ/kaj kritikebla?

    • maoc84  On Decembro 16, 2009 at 5:54 ptm

      Dankon pro via komento,

      Al viaj demandoj mi reagos dirante nur ke la strukturoj de la Esperanta Civito estas demokrataj kaj en demokratio malkonsento, plendo kaj kritikoj estas tute bonvenaj. ni respektigu la strukturojn kaj la konstitucion, kompreneble tio eblas nur estante parto de la civito.

  • Redakcio de HeKo  On Decembro 16, 2009 at 8:30 ptm

    Pri la esperanta flago eble Dirk Bindmann ne legis en Vikipedio:

    Jen la Esperanta Flago. La verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, la kvinpinta stelo la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn.

    Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la Esperanto-Klubo en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio), kaj ĝin oni adoptis okaze de la unua Universala Kongreso, 1905. La Esperanta Civito, fondita en 2001 kiel subjekto de internacia juro, adoptis la flagon kiel oficialan.

    Kelkaj esperantistoj kontraŭas ĝian uzon, ĉar al eksteruloj ĝi povus aspekti sekteca aŭ naciisma. Tial ili preferas uzi simbolojn pli modernajn, kia estas la tiel nomata jubilea simbolo, unue pensita kiel simbolo por Jubileo de Esperanto. Fakte la jubilea simbolo estas uzata precipe kiel simbolo de la nuna UEA; ĝi estas la oficiala simbolo de Flandra Esperanto-Ligo kaj estas ofte uzata en la junulara Esperanto-movado.

  • Dirk Bindmann  On Decembro 17, 2009 at 5:06 ptm

    Eble iu ŝanĝu la titolon de la vikipedia artikolo de “Esperanto-flago” al “Raŭmista flago”.

  • Αγγελος  On Decembro 18, 2009 at 10:18 atm

    Iasence do, la Civito volas akapari la tradician Esperanto-flagon, asertante ke tiu estas oficiale nur ĝia.

    Eble kunkulpas ankaŭ tiuj, kiuj iom tro facilanime instigis rezigni pri ĝi okaze de la Jubileo. Mi havas nenion kontraŭ la rugbea pilko aŭ la kvin manoj, sed ili restu specifaj simboloj de FEL, UEA k.a. La flago de la TUTA Esperantismo restas, ĝis nova decido (kiu povus veni nur de vere universala kongreso), tiu, kiun ĵus afiŝis Google!

    • maoc84  On Decembro 18, 2009 at 11:45 atm

      Ĉu akapari? Jen kio legeblas en http://www.esperantio.net

      “Ĉiukaze la stelverda flago apartenas al la tuta esperantistaro, kaj la adopto fare de la Esperanta Civito ne malhelpas aliajn ĝin uzi”

      kontrolu vi mem en

      http://www.esperantio.net/index.php?id=774

      • Iu esperantisto  On Decembro 21, 2009 at 3:35 ptm

        Esperantistoj ne bezonas sankcion au permeson de Cxifito por uzi verdstelan flagon!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: