Antaŭ ne longe en mia vojaĝo tra la indiana itinero mi alvenis al itinerero kiu estis la pordo tra kiu mi ekkontaktis kun la Indioj, mi parolas pri la temo pri tio transnacia kaj la transnaciaj komunumoj kaj estas ke mi alvenis al la cifereca insulo de la indioj serĉante informon pri transnaciaj komunumoj. De antaŭ 4 tagoj mi, legadas la indianopedion, relegas la libron de la nacioj al la retoj kaj faras iom da kroma serĉado pri la origino de la nacioj kaj la naciismo tial ke nun estas al mi iom pli komprenebla ties origino kaj multe pli evidentaj la malsamoj inter tio internacia kaj tio transnacia kiuj plifortigas kion mi iun tagon diris pri tio ke mia amo al esperanto baziĝas sur tiu ĉi emo transiri landlimojn, sur tio transnacia.
Antaŭ ol koni la Indiojn miaj sidejoj por travivi tion transnacian nur estis materiigitaj en flughavenoj kaj la esperantaj renkontiĝoj, malgraŭ la internaciismo kiu tre ofte sentiĝas en ili, sed hodiaŭ post koni la indianan komunumon kaj senti min parto de ĝi, mi vidas kiel plisolidajn sidejojn de tio transnacia la indianajn domojn kaj sidejojn, kies solidecon donas ties ekonomia sistemo.
Jam en antaŭa blogaĵo mi parolis pri surarbiĝi kion mi ŝategas kiel metaforon de transiri de tio internacia al tio transnacia, kiel metaforon de decidi havigi al konversacia komunumo daŭripovan ekonomian strukturon.
Ju pli da transnaciaj subjektoj des pli proksime ni estos de kiberia mondo, de post-puzlomonda mondo. Denove estas en la kerno de la debato la elekto inter retaj topologioj, ĉi-okaze inter la malcentralizita(la mondo de la nacioj) kaj la distribuita(la mondo de distribuitaj retoj) kiu ĉiufoje pli malfaciligas al homoj difini sin per naciaj terminoj.