Jen mi prezentas kelkajn eltiraĵojn kiujn mi tradukis de la libro verkita de David de Ugarte, Pere Quintana, Enrique Gómez y Arnau Fuentes. La verkintoj liveris la libron kiel Publikan havaĵon.
La ĉefa tezo de tiu ĉi libro estas ke la paso de socio de malcentralizitaj ekonomio kaj komunidado – la mondo de la nacioj – al mondo de distribuitaj retoj – ido de la interreto kaj la tutmondiĝo, ĉiufoje pli malfaciligas al homoj difini sian identecon en naciaj terminoj. Tial aperas novaj identecoj kaj valoroj kiuj longperspektive fine superos kaj subsumos la nacian kaj ŝtatisman rigardon de la mondo.
La revo de zamenhof rezultis premonicia, fruktodona kaj paradoksa. ĝi ne naskiĝas el naiva kosmopolita impeto, kiel ofte oni pensas, sed el la fruktodona debato de la centroeŭropa cionismo en la jarcentoŝanĝo. Ĝi forlasis la revon krei teritorian komunumon por fariĝi ilo de universala frateco kaj fine formi la unuan transnacian komunumon de libera aldoniĝo
la libro(en la hispana kaj en la angla, ĉu indus esperantlingva versio?) estas elŝutebla en:
Komentoj
Mi supozas ke vi jam scias ke Pere estas mem esperantisto. Lia retejo estas: http://havenomediteranea.blogspot.com/.
Se vi iam tradukas la libron, vi povas kontakti kun via samnomulo Manolo Pancorbo, kiu ankaŭ iam montris intereson pri simila iniciato.
Mi legis pecojn, sed ne la tuton. Ne estus malbona elekto por tradukado.
Dankegon pro la tekstoj en Esperanto & la angla. Ĝuste ĉi tia materialo min interesas.